Enkonduko
Ĉu vi ne ŝatas legi retpaĝojn skribitajn kun ikso-sistemo? Ĉapelisto aŭtomate konvertas retpaĝojn el la ikso-sistemo al la tradicia, pli taŭga kaj bela supersigna sistemo. Simple klaku la verdan butonon, kiu aperos en la malsupra dekstra angulo de Fajrovulpo!
Ĉu vi volas havi la verdan butonon en via retumilo, por ĉapeligi iun ajn retpaĝon? Instalu Ĉapeliston ĉi tie!. Sed ne forgesu ke Ĉapelisto nur funkcias ene de la retumilo Fajrovulpo. Ĉu vi ankoraŭ ne havas Fajrovulpon? Elŝutu ĝin senpage ĉi tie.
Historio
- (13-Nov-2009) 0.7.3 - Nun Ĉapelisto komprenas du pliajn surogatajn sistemojn: antaŭ- kaj post-ĉapelajn sistemojn (t.e. e^ho^san^go ^ciu^ja^ude kaj eh^os^ang^o c^iuj^au^de). Dankon, Marco, pro viaj sugestoj!
- (02-Jan-2009) 0.7.2 - Nun Ĉapelisto ĉapeligas ankaŭ la titolon de la retpaĝo (la tekston supre de la fenestro). Dankon, Ĵordon, pro la sugesto.
- (25-Dec-2006) 0.7.1 - Nun Ĉapelisto funkcias ankaŭ en XHTML-aj paĝoj servataj kiel "application/xhtml+xml" (Koran dankon, Bertilo! :))
- (03-Dec-2006) 0.7 - Unua publika versio.
Kontakto
Kontaktu min en eiriarte (ĉe) gmail (punkto) com